E_elsendo el la 20.11.2020
From Pola Retradio en Esperanto Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP
En la 1438-a E_elsendo el la 20.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En nian variteman programon enkondukas kalendarfolia retrorigardo, kiun sekvas aktualaĵoj. Ni informas pri rezolucio de la Sekureckonsilio de UN-o rilate Gazao-sektoron Ni informas pri aŭkcio per objektoj rilataj al la viktimoj de la 3-a Regno, kiu ne okazis pro la interveno i.a. de polaj aŭtoritatoj. • La scienca rubriko koncernas ostan gluon de ĉinaj sciencistoj, kiu povos revolucii ortopedion kaj la konferencon dediĉitan al la malkreskanta nombro de birdoj en nia medio. • Hodiaŭ ni raportas pri la 10-a Memorialo Lucija Borčić kaj prezentas rezultojn de la ligita kun ĝi tradukkonkurso. Alia E-komunuma temo koncernas la daŭrantan eventon en Pisa, Italio – Zamenhofa Aranĝo Toskana. • En novembro pasis la 40-a datreveno de la unua kortransplanto en Pollando kaj tio estas la lasta temo de nia elsendo. • Muzike ni prezentas fragmente la kanzonon de La Mondanoj „Laktokoktelejo” el ilia, ĵus lanĉita de Vinilkosmo, albumeto. La programinformon akompanas foto pri paseroj, unu el la birdospecioj dramece malmultiĝanta en nia medio. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
You May Also Like

Les Nuits de France Culture
France Culture

Thomas Paine Podcast
mike moore

The Audio Long Read
The Guardian

The Imagination
Emma Katherine

呱吉
呱吉

The Atlas Obscura Podcast
SiriusXM and Atlas Obscura

The Rush Hour With Dave Neal
Dave Neal
The Documentary Podcast
BBC World Service

Money Making Conversations Master Class
Rushion McDonald

Uchom po mape s BUBO
BUBO
Community discussion